RENATO
CORSETTI (Italio):
Estimataj redaktantoj
de El Popola Chinio,
Mi
petas vin havigi al la china popolo kaj aparte al la china esperantistaro
mian gratulon okaze de la sukcesa lancho de la kosmoshipo Shenzhou-5,
kiu portis al la spaco la unuan chinan kosmoshipanon Yang Liwei.
La
Esperanto-movado estas movado por plibonigo de la mondo kaj por
teknika progreso, kiu respektu la homajn viv-kondichojn. En tiu
senco mi kredas, ke chi tiu sukcesa entrepreno de Chinujo certe
estas signo de progreso kaj de pli hela estonteco por la tuta homaro,
char Chinujo reprezentas grandan parton de la monda loghantaro.
Krome chi tiu lancho estas aparte kara al la esperantistoj, char
ankau Esperanto havas tre firmajn radikojn kaj tre bonan estontecon
en Chinujo.
Ankoraufoje,
do, per sia regado de la kosmo-fluga tekniko kaj per sia favorado
al Esperanto, Chinujo metas sin inter la progresanta parto de la
mondo.
LEE
CHONG-YEONG (Koreio):
Mi
elkore gratulas al vi pro la sukceso de la china kosmoshipo Shenzhou.
La sukceso pli fortigos la gvidan rolon de Chinio en la mondo. Okaze
de la sukceso, kaj okaze de la Universala Kongreso de Esperanto
en Chinio en 2004, mi sincere esperas, ke Chinio ludos gvidan rolon
por konstrui la novan internacian lingvan ordon.
HUMPHREY
TONKIN (Usono):
Gratulojn
pro la rimarkinda atingo de Chinio!
OSMO
BULLER (Finnlando):
Karaj gesamideanoj,
Mi
ghoje informighis pri la sukcesa kosma flugo de Yang Liwei, la unua
china kosmonauto. Bonvolu akcepti miajn elkorajn gratulojn pro tiu
atingo, pri kiu la china popolo nun plenrajte fieras!
La
flugo de Yang Liwei elstare atestas pri rapida disvolvigho kaj modernigho
de Chinio. Mi vizitis Chinion unuafoje en la jaro 1986 lige kun
la UK en Pekino. Denove mi vizitis vian landon 15 jarojn poste,
en 2001. Tiam mi renkontis kvazau novan landon. Mi ghojas, ke venontjare
la refoja okazigo de UK en Pekino estos bona okazo por alilandaj
esperantistoj konatighi kun la moderna Chinio.
BORIS
KOLKER (Usono):
Gratulon
al la china popolo pro la granda sukceso: flugigo de la homo en
la kosmon! Eble, vi povus persvadi la unuan chinan kosmonauton sendi
salutan mesaghon al la Universala Kongreso de Esperanto en Pekino.
MAURICIO
MONKEN GOMES (Brazilo):
Kun
granda ghojo mi salutas kaj gratulas la chinajn samideanojn pro
sendado de novajhoj rilate al "china homporta kosmoshipo"
por ke ni chiuj homoj de chiuj landoj povu daurigi la konkeron de
kosma spaco favore de la tuta homaro, celante la pacon kaj interkomprenighadon
inter la homoj.
Denove
miajn elkorajn gratulojn al la china registaro pro tiu tre grava
konkero.
|