Unua-pagho>> Inter Ni>> El la legantoj

Gratuloj pro sukcesa lancho de kosmoshipo Shenzhou-5 (II)

MAURICE SUJET (Francio):

Karaj geamikoj,

    La tuta mondo sekvis kun granda intereso la diversajn etapojn de la chirkautera flugado de la china kosmoshipo Shenzhou-5 kaj vidis sur la televidoekranoj la radiantan vizaghon de Yang Liwei. La china popolo, kiu sukcesis farighi unu el la tri spacmalkovrantaj landoj, povas fieri pri tiu grandega sukceso. Estas vere nova giganta pasho por Chinio kaj por la tuta homaro, ni chiuj esperu, ke tio estos ankau giganta pasho al internacia kunlaborado kaj al monda paco.

    Mi chiam aparte ghojas legi viajn paghojn en Esperanto kaj pro tio ankau mi dankas kaj gratulas vin. De nun ni certe atendos legi pri novaj sukcesoj en la esplorado de nia komuna spaco.

ERIC BENECH (Francio):

    Estas al mi granda plezuro legi la altkvalitajn retpaghojn de "El Popola Chinio" che <http://www.espero.com.cn/> kaj de "China interreta informa centro" che <http://www.china.org.cn/world/>. Kiom interesegaj estas tiuj TTT-ejoj!

    Lau mi estas grandega antauenpasho por paco tutmonda la sukcesaj lancho kaj reveno de la unua china homporta kosmoshipo Shenzhou-5. Char sciencoj kaj teknikoj estas komuna richajho de la homaro... Chefe, tre gravas, ke sinjoro Yang Liwei montris kune al la tuta homaro pere de televizio flagojn de Chinio kaj de UN...

    Mi volas gratuli la chinan registaron pri tio!

    Mi sendas elkorajn salutojn al via tuta skipo.

ELMER D. ESCOTO (Honduro):

    Kia bonega novajho! Nun Chinio estas en la grupo de nacioj, kiuj povos malfermi al la homaro la pordojn de spaca esplorado. Mi tutkore gratulas la chinan popolon, la estrojn de ls shtato, la sciencistojn kaj la kosmonautojn.

HASZPRA OTTO (Hungario):

Estimataj geamikoj,

    Mi sincere ghojas kaj gratulas al vi chiuj pro la sukcesaj lancho, orbitiro kaj surterigho de la unua homporta kosmoshipo de via lando kun Yang Liwei sur la ferdeko, kaj deziras pluajn sukcesojn en la ekkono de la ekstertera spaco kaj ties mirakla mondo por la bono de via popolo kaj de la tuta homaro.

WILLIAM R. HARMON (Usono):

    Gratulon de la usona esperantistaro al niaj chinaj gesamideanoj je la okazo de la sukcesa reveno el la spaco de kosmoshipo Shenzhou-5 kaj "Taikonauto" Yang Liwei!

AXEL VON BLOTTNITZ (Sud-Afriko):

    Kun granda admiro mi gratulas al la teamo, kiu koncipis kaj konstruis la kosmoshipon, kiu jhus sukcese revenis de flugo en la ekstertera spaco! Civilizo, kiu liveras al homoj kapablojn plenumi tian teknikajhon, certe ludos gvidan rolon en la futuro de la homaro.