Unua-pagho>> Inter Ni>> El la legantoj

Gratuloj pro sukcesa lancho de kosmoshipo Shenzhou-5 (III)

SHAIG SHAIG (Azerbajghano):

    Mi sincere ghojas kun vi, geamikoj!

    Mi chiam kredis, ke Chinio kapablas por mondskalaj aferoj. Kaj ege mi kredas, ke Chinio kun Rusio, Usono ktp. nepre sukcesos fari alian grandskalan mondan taskon: ripari la difektitan ekologion de la planedo far negativa antropogena influo. Mi gratulas vin!

REDAKCIO DE KONTAKTO:

Karaj amikoj!

    Sincerajn gratulojn al chiuj chinoj, kaj ankau al chiuj homoj en la mondo okaze de la sukcesa surterigho de la china kosmoshipo Shenzhou-5. Ni elkore ghojas, ke sur nia tero estighis tria shtato, kiu kapablas produkti homoportajn kosmoshipojn!

ANDRZEJ MARSZALKOWSKI (Pollando):

    Mi gratulas al via shtato, al via registaro la sukceson. Jam delonge mi estis certa, ke baldau finfine vi surprizos la mondon. Do, vi estas antau Japanio, Koreio kaj aliaj fortaj landoj. Gratulon!

ZSUZSANNA AGNES BERENYI (Hungario):

    Mi gratulas al Chinujo, precipe al la nova kosmonauto pro la granda sukceso, kaj deziras pluajn sukcesojn.

RAYMOND WYLLEMAN (Belgio):

Estimataj chinaj geamikoj,

    Per la gazetaro kaj la televidaj jhurnaloj ni estis abunde informitaj pri la sukcesa lanchado de la unua china homporta kosmoshipo Shenzhou-5 kaj la sana reveno surteren de la kosmonauto Yang Liwei. Sincerajn gratulojn al chiuj, kiuj ebligis chi tiun kosman vojaghon!

KARINE ARAKELJAN (Armenio):

Estimataj chinaj gesamideanoj,

    La Armena Esperanto-Asocio kaj chiuj armenaj geesperantistoj elkore gratulas vin kaj la tutan chinan popolon okaze de la granda evento -- sukcesa lancho de la unua china homporta kosmoshipo Shenzhou-5 kun la brava kosmonauto Yang Liwei sur la shiprando. Tio estas eminenta atingo por la china popolo kaj malfermas novajn horizontojn en antauenigado de la kosma scienco je bono de la tuta homaro.