CLAUDE
PIRON (Svislando):
Gratulon
al via lando pro la brila sukceso en la spaco. Sukceso en la spaco
anoncu sukceson de paco por la tuta mondo.
ETSUO
MIYOSHI (Japanio):
Karaj samideanoj,
Mi
gratulas la sukceson de via lando pro lancho de Shenzhou-5.
FRANCISKO
HOSE DAVILA DORTA (Hispanio):
Karaj geamikoj de EPCh
kaj de la tuta Chinio,
Tiu
brila eniro de Chinio en la kosman esploradon estas unu el la plej
gravaj novajhoj lastatempaj. La okcidenta mondo celebras la progreson
kaj sukceson de Chinio, char ni estas certaj, ke via granda nacio
ludos gravegan rolon en la homa estonteco. Fakte, jam Chinio estas
plene respektata kaj oni rigardas ghin kiel fratan popolon, kiu
antauenmarshos al la futuro kune kun la ceteraj mondaj nacioj. Eble
tiam, Esperanto ludos ankau rolon por eviti, ke iuj imperiaj lingvoj
povas doni avantaghojn al iuj nacioj kontrau iuj aliaj.
Same
la klereco de viaj sciencistoj kapablis fari tiun sukcesan raketon,
ni esperas, ke viaj kleruloj kaj menskapabluloj povos apogi senhezite
la ideon de iu ne-nacia internacia lingvo por chies uzado kiel helpa
komunikilo.
ROBERTO
SARTOR (Argentino):
Mi
volas gratuli vin pro la sukceso de la lancho de la spacshipo "Diina
Shipo 5" kun la kuraghega astronauto Yang Liwei. Estu tia sukceso
nova shanco por la paco kaj homa frateco inter la popoloj de nia
planedo!
Mi
jam ricevis de UEA la Unuan Bultenon de la 89-a UK en Pekino. Nova
shanco revi viziton al via fora lando...
DINKO
MATKOVIC (Kroatio):
Estimata redakcio,
Mi
dankas al vi por la ghoja informo pri la sukcesa lancho de Shenzhou-5
kaj ghia surterigho sub la gvido de kosmonauto Yang Liwei. Nia TV
el Zagrebo montris tion kaj ankau bravan kosmonauton. Sendube tio
estas grava scienca kaj teknika atingo de la China Popola Respubliko,
kiu vicigis la unuan chinon en la kosmon, kie trovighis liaj rusa
kaj usona kolegoj. Kiam oni parolas pri tiu evento, oni devas substreki
la fakton, ke Chinio estis malricha lando, kiu devis batali kontrau
diversaj malamikoj antau la proklamo de ChPR en la jaro 1949.
Dank'
al via sociordo kaj la plej multnombra popolo en la mondo, mi ne
dubas, ke via lando atingos novajn gravajn sukcesojn. Sed en tiuj
klopodoj ne forgesu la vivnivelon de viaj civitanoj, char la plej
dangheraj malamikoj por shtato estas malplenaj au nesufiche nutritaj
stomakoj. Mi esperas, ke Chinio montros al la mondo post disfalo
de Sovetunio kaj transiro de orienteuropaj landoj el socialismo
al kapitalismo, ke socialismo estas pli justa kaj pli bona sociordo
por la plimulto ol kapitalismo! Niaj civitanoj el Kroatio kaj ankau
civitanoj el ekssocialismaj landoj povas atesti tion.
Dum
la venanta jaro okazos UEA-kongreso en Pekino kaj malgrau mia agho
(78-jara) kaj ankau grava elspezo por la vojagho, mi klopodos partopreni
la kongreson kaj propraokule vidi kiel vi vivas.
Dezirante
al vi novajn sukcesojn mi samideane kaj kore salutas vin.
|