RENATO
CORSETTI (Italio):
Mi
tre alte taksas la klopodojn de la chinaj instancoj batali
kontrau la netipa pulm-malsano kaj mi bondeziras rapidan solvon
de la problemo. Mi komprenas, ke la malgajnoj de Chinujo pro
chi tio estas grandegaj kaj ke, chefe, multaj homaj vivoj
estas perditaj.
RAITA
PYHALA (Finnlando):
Dankon
pro viaj interesaj kaj detalaj artikoloj pri la netipa pulmito
(SARS). Mi ege bedauras, ke tia plago trafis vian landon.
Rapide kaj saghe vi nun reagis. Vi helpas nepagipovajn malsanighintojn
kaj faras vian eblon por limigi la kontaghojn kaj sanigi la
malsanulojn. El viaj artikoloj mi lernis detalojn, kiuj ne
aperis en niaj finnaj gazetoj. Dankon!
|