DINKO
MATKOVIC (Kroatio):
Estimata
redakcio, okaze de la 1-a de majo mi salutas kaj bondeziras
al vi.
Mi
samtempe tre bedauras, ke en via lando aperis malsano netipa
pulmito, por kiu ankorau ne estas trovita efika kuracilo,
sed vi bone batalas kontrau tiu malsano per prevento kaj kuraco.
Post la fino de la Unua Mondmilito en Europo aperis vershajne
simila malsano, kiu forprenis multajn viktimojn.
Mi
esperas, ke vi ricevis mian retposhtan leteron komence de
majo.
RAFAEL
DESPRADEL (Dominika Respubliko):
Saluton,
karaj gesamideanoj el Popola Chinio!
Mi
dankas vin pro tiuj interesaj novajhoj pri la netipa pulmito
(SARS). Tiu temo tre interesas ne nur al mi sed ankau al la
plimulto de miaj samlandanoj.
Kaptis
mian antenton tiuj artikoletoj "Fakuloj de la Monda San-Organizo
inspektas batalon kontrau netipa pulmito en Shanhajo"
kaj "Nova medikamento kontrau netipa pulmito estas provata".
La agado de via registaro kontrau tiu malsano estas mirinda
kaj ekzemplodona.
Bonan laboron kaj chiam antauen!
|