Unua-pagho>> Inter Ni>> El la legantoj

Reago al la raporto pri SARS (Ill)

LEE CHONG-YEONG (Koreio):

    Kiam WHO anoncos, ke Chinio estas "veturpermesebla" lando? Tio estas grava demando rilate al la planata UK 2004 en Pekino.

 

SHAIG BAHRAMOGLU (Azerbajghano):

    Estimataj gesamideanoj, dankon pri via informo pri SARS. Mi ege kompatas pri chi tragedio, kiu trafis Chinion. Mi estas jhurnalisto kaj mi pretas dissendi verajn informojn pri Chinio. Informu min regule, mi petas.

    Nia gazetaro skribis, ke ankau en Usono estas preskau 50 suferantoj de SARS. Tamen neniu mortis en Usono kaj, lau Usona registaro, nenia timo estas por Usono, char ili povas kuraci SARS. Chu vere?