Unua-pagho>> Inter Ni>> El la legantoj

Reago al la raporto pri SARS (IV)

GWENDA SUTTON (Nov-Zelando):

     Mi pensas, ke mi legis interretan raporton en Esperanto, ke ekde la 27-a de aprilo en Pekino 7000 homoj konstruis 500- chambran hospitalon por 1000 homoj en nur unu semajno. Mi ne vidis mencion de chi tiu granda laboro en la jhurnaloj de nia lando. Eble mi neperfekte memoris la detalojn de la mesagho, sed ghi ne estis menciita chi tie. Chu ghi estas bone konstruita por ke ghi staru longan tempon?

    Ni chiuj esperas, ke viaj instancoj povos eviti la disvastighon de tiu netipa pulmito (SARS) al chiuj partoj de via grandega lando.

HENRI MASSON (Francio):

    La leciono de SARS estas, lau mi, ke neniu lando, sub kia ajn motivo, prisilentu au kashu problemojn, kiuj neeviteble havos tutmondajn sekvojn. La mondo estas nun pli ol iam tutajho kaj estas nepra neceso, ke la homoj, kaj chefe la gvidantoj, agu pli respondece kaj reagu kontrau profitemuloj indiferentaj al la ghenerala intereso, al la sorto de la tuta socio.

     Chinio, same kiel chiuj aliaj landoj, devas esti prudenta, char kiam iu lando perdas la reputacion pri fidindeco kaj lojaleco, tio estas por longa dauro.

     Sukcesan laboron al la tuta redakcio.