SABINE
HAUGE (Germanio):
Karaj
gesamideanoj, dankon pro via mesagho. Mi komprenas viajn zorgojn
-- kvankam mi devas konfesi, ke mi ne povas tute dividi ilin.
Unue,
mi ne vivas en china urbego, sed en germana vilagho. Tio tamen
nur parte klarigas mian sintenon.
Alia
afero estas, ke miasente la amaskomunikiloj kreas multe tro
da paniko chirkau SARS. Kvazau ghi estus iu nova pesto forvoronta
la tutan homaron. Eble ghi estos. Kiu scias? Ghis nun ghi
ne atakis la tutan mondon, sed restas en Chinio kaj Kanado
-- kaj en Kanado ech limigas sin al Toronto, se mi bone komprenas.
Krome mi audis pri eventuala kazo en Rusio, en loko tre proksima
al la china landlimo. Jen chio, ghis nun kelkcent mortintoj
tutmonde! Kompreneble chiu ajn mortinto priplorindas -- sed
chu vere jam necesas paniki?
En
la tuta mondo kuracistoj laboras tage kaj nokte por malkovri
rimedon kontrau SARS. Miakomprene ili ech bone progresas kaj
jam scias, al kiu virusa familio (pardonu la certe malghustan
esprimon: mi ne estas sciencisto) SARS apartenas. Tio esperigas,
chu ne?
Krome
en la germana televizio ni ja vidis, kiel en tiu regiono de
Chinio, kies manghkutimojn oni opinias parte respondecaj pri
SARS, homoj purigas bazarojn kaj tiel plu. Gravas kompreni,
ke ni, homoj, respondecas. La malsano ja nur estas io, kio
enshtelighas tra pordo, kiun ni, homoj, forgesis fermi. SARS
ankorau estas tre eta kaj febla -- ni havas amason da rimedoj
kontrau ghi.
Fakte
mi kiel loghanto de richa lando ne sentas min minacata de
SARS. Chinio, estante malpli richa ol Germanio, miakomprene
tamen sukcesas energie kaj efike limigi SARS. La vera katastrofo
okazos, se SARS atingos la t.n. Trian Mondon. Tie ghi estos
pestego horora, neimagebla al ni "richuloj": en
landoj, kie homoj malsatadas, ne havas puran akvon, jam malfortas
(kelkloke ech pro aidoso) kaj ne ricevos ajnan realan helpon
el la t.n. Unua Mondo, ech ne senpagajn medikamentojn!
Kompare
al tio, kion SARS povos fari en tiuj landoj, niaj kelkcent
chinaj kaj kanadaj mortintoj estas nenio, vere nenio, mondskale.
Konsentite,
jes, la fenomeno estas timiga. Des pli bone. Timo igos nin
esti singardaj, igos niajn kuracistojn esploradi - timo utilas,
foje.
Ghi
tamen ne katenu nin. Ne perdu kuraghon!
|