Unua-pagho>> Inter Ni>> El la legantoj

Reago al la raporto pri SARS (V)

PAKTO (Svislando):

    En "Ghangalo" kaj aliloke oni legas pri proponoj de alternativa sidejo por UK 2004: Litovio (intershanghe kaj prokraste kun Pekino), Roterdamo, Svislando.

     Chu fakte la epidemio malhelpas la preparlaborojn de la kongreso? Kiom granda estas la shanco de bedaurinda nuligo de UK en Pekino?

EUGENO S.P (Uzbekistano):

    Karaj amikoj, vi aperigas informojn pri SARS, pri la postsekvoj, efiko de la malsano al Chinio k.s. Tio estas bona. Tio estas uzado de Esperanto por ekstermovadaj celoj. Tiel devas esti, ke oni uzu Esperanton por chiutagaj aferoj. Se tiel okazados, oni vidos kaj pli bone konos nian lingvon. Nun tio ne okazas.

     EPCh uzas Esp-on por priskribi la vivon en Chinio. Mi ege bedauras, ke la papera varianto ne aperas pro la malmultaj abonantoj. En la mondo vivas tre malmultaj personoj, konantaj kaj uzantaj nian lingvon, char estas malgranda neceso koni Esperanton. Ni trovu, kreu la kampojn, kampetojn, kie oni uzu nian lingvon. Ili ne estas multaj. Chu vi konas ilin?