RADOJICA
PETROVIC (Jugoslavio):
Mi
ghojas kun vi, karaj geamikoj. Aparte ni konstatu, ke la informo
nun definitive forigas la dilemojn, chu la UK 2004 okazu en
Pekino. Ghi do restas tie. Tio ankau pliigas la shancon, ke
ILEI-konferenco 2004 okazu en Chinio.
Dankon
pro via regula informado pri evoluo de la epidemio kaj batalo
kontrau ghi. Nun mi shatus legi, kiel la epidemio estis venkita,
kian solvon la medicinistoj trovis por ghi.
RENATO
CORSETTI (Italio):
Kun
la sama ghojo de niaj chinaj kolegoj kaj de Radojica ankau
mi auskultis la novajhon de la itala televido.
OTTO
HASZPRA (Hungario):
Ghoje
mi informighis el via mesagho kaj el la hungaraj televido
kaj gazetaro pri la venko super SARS en Pekino. Mi deziras
similajn sukcesojn kontrau SARS en la aliaj epidemiaj regionoj
kaj en via lando kaj alilande.
|