Unua-pagho>> Inter Ni>> El la legantoj

Reago al la raporto pri SARS (VIII)

RAYMOND WYLLEMAN (Belgio):

    Ankau mi ege ghojas pro la bona novajho pri SARS. Jam estis proponoj por ke la Universala Kongreso de 2004 ne estu aranghota en Pekino! Espereble tiuj vochoj nun ne plu audighos.

DONALD J. HARLOW (Usono):

     Tre interesis min viaj artikoloj pri la SARS-epidemio en Chinio. En tiu tempo okazis iom da agitado en kelkaj listoj por shanghi la lokon de la Universala Kongreso de Esperanto (2004) de Pekino al alia loko en alia lando, sed fine oni simple informis, ke tian decidon oni povos fari, se efektive montrighos necese fari decidon, iam en 2004, kaj ne nun. Evidente, la nuligo de la turisma averto malaperigis la necesecon ech pensi pri tia decido.

.