Unua-pagho>> Inter Ni>> Al la legantoj


Antauparolo por la reta EPCh

    Che la sojlo de la nova jarcento mi vidis kun granda ghojo la aperon de la reta EPCh richa je freshaj informoj. Mi gratulas ghin. Kiel vicprezidanto de la china societo "Amikoj de Esperanto", mi alte taksas la kontribuon de Esperanto al la interkomprenigho de diverslandaj popoloj kaj al la mondpaco. Mi ghojas, ke EPCh alprenas la plej novan komunikan rimedon, shanghante la paperan eldonon en la retan, kaj daurigas la taskon kiel en la pasintaj 50 jaroj diskonigi Chinion kaj dissemi amikecon. Mi kore salutas la diligentan personaron de EPCh.

    Kiel nova amaskomunikilo, interreto disvolvighas kun granda rapideco kaj portas apartajn trajtojn. La reta EPCh havas multe pli grandan amplekson ol la papera; krome, oni povas akurate surretigi novajhojn; kaj la reta estas favora al ghustatempa intershangho de informoj kaj opinioj. Kaj cetere, interreto povas samtempe interligi chiujn legantojn en la mondo, kion la distanco ne konas. Mi esperas, ke la reta EPCh restos sincera amiko de siaj legantoj kaj bone diskonigos Chinion kiel antaue.

.

Yang Zhengquan
Vicministro de la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro de Chinio
Prezidanto de la China Internacia Eldona Grupo
Vicprezidanto de "Amikoj de Esperanto"