Karaj samideanoj,
En
la 12-a numero de El Popola Chinio ni adiauis unu la alian
kaj aranghis rendevuon en la interreto.
Jen nia rerenkontigho.
Saluton, karaj
amikoj!
Bonvenon al la
reta EPCh, karaj legantoj!
Vi
vidas TTT-ejon, kiu devas esti pli ampleksa kaj enhavoricha
ol la antaua papera EPCh. Fakte ghi estas juna arbo, kiu kreskas
de la grundo de la 50-jara revuo.
La
kreskado de la arbo bezonas ne nur flegado de la redaktoroj,
sed ankau zorgadon de la legantoj. Viaj proponoj kaj opinioj
estas chiam bonvenaj.
Ni
esperas, ke EPCh daure estos via sincera amiko, kaj ni plu
ricevos helpon kaj kunlaboron de vi chiuj.
La
redakcio de El Popola Chinio
Mi
pensas, ke ghuste la TTT-gazeto estas la ideala maniero pluvivigi
la animon de la malaperinta presita revuo "El Popola Chinio",
kiu dum multaj jaroj informadis esperantistojn en la tuta
mondo pri eventoj kaj la kulturo de Chinio.
Christian
Richard (Kanado).
Gratulon
pro la inauguro de la China Interreta Informa Centro. Kaj
dankon pro la Esperantaj paghoj de la TTT-ejo. Vershajne,
mi regule vizitos ghin.
J.J.
Kasparian (Francio)
|