Humurajhoj

Fluga biciklado

     Jack fluge biciklis sur strato kaj timigis la pasantojn. Policano haltigis lin kaj demandis: "Kial vi tiel rapide biciklas?" "Pardonon, ke malfunkcias la bremsiloj kaj mi volas kiel eble plej baldau atingi la riparejon por eviti akcidenton."


Fiksu la domon

    Ebria Charles revenis hejmen en profunda nokto. Li elprenis shlosilon por malfermi la pordon, sed neniel li povis trovi la trueton de la seruro. Policano vidis tion kaj proponis helpon. Charles ghojegis kaj tuj petis: "Fiksu la domon, por ke ghi ne balancighu."

pliaj