Humurajhoj

Sukcesa operacio

    Medicinistoj volis fari grandan rejunigan eksperimenton kaj elektis avon Malvo kobajo. Li estis 92-jara. En operacio liaj membroj movighadis, kaj la operaciantoj baris lin: "Ne movu vin!" La avo ekploris. "Eltenu nur mallonge, baldau malaperos doloro." "Ne doloras al mi, sed mi volas mamsuchi."

 


Asekuro por fumanta domo

    S-ro Longmann hastis al asekura kompanio kaj petis tujan asekuron por siaj proprietajhoj. "Kial tiel urghe?" "Kial ne? Jam fumas mia domo."

pliaj