Humurajhoj

Imito

    Mastro de drinkejo chagrenighis pro malbona funkciado. Iun tagon li venis al librobutiko kaj vidis skribon sur la muro: "Trovu legantojn por bona libro kaj bonan libron por legantoj." Tio iluminis la mastron kaj li tuj sin returnis kaj skribis sur la muro de la drinkejo "Trovu drinkemulon por bona vino kaj bonan vinon por drinkemuloj".

 

 

Haroj estas pli aghaj

    S-ro Smith vojaghis en Parizo kaj vidis homon kun grizaj haroj sed nigraj lipharoj. Li demandis en miro: "Kial viaj haroj estas grizaj, sed la lipharoj nigraj?" Kaj tiu respondis: "Kio mirinda? Miaj haroj estas pli aghaj ol la lipharoj je 20 jaroj - chu ili povus esti samkoloraj?"

pliaj