Malavara
sinjorino
Trampo longe suferanta de malsato vidis
richan sinjorinon sidanta en segho apud sia domo. Por veki shian
simpation, li genuighis kaj ekvoris herbon. "Ho kompatinda!
Kion vi faras?" "Ho sinjorino, mi estas malsatega kaj
havas nur herbon por manghi." "Kiel mizere estas,"
diris la sinjorino, kaj shiaj okuloj brilis per simpatio. "Chu
vi povus iri en mian ghardenon? Tie la herboj estas pli prosperaj
kaj pli sukaj."
En
frenezulejo
Oni vizitis frenezulejon kaj vidis, ke
iu frenezulo sin pendigis sub la plafono kaj ridachis. Li demandis
alian frenezulon kaj tiu respondis, ke la pendanto rigardas sin
lustro. "Kial la hospitalo ne malsuprenigis lin?" "Kiel
oni povus tion fari? Sen lustro tuj malhelighos."
pliaj
|