Humurajhoj

Falsa mono kontrau falsa brando

    Sinjoro estis paganta por brando. La kelnerino atenteme pririgardis la monon kaj diris al li: "Ho sinjoro, via mono estas falsa!" Kaj tiu sinjoro levis la kapon kaj respondis indiferente: "Chu via brando estas vera?"

 

 

Fiero de patro

A: Via filo jhetis shtonon sur mian vitran fenestron.
B: Chu li trafis?
A: Estas feliche, ke li ne trafis.
B: Do, tiu certe ne estas mia filo. La pafo de mia filo chiam estas trafa.


pliaj