Chashundo
neniam chasinta
A: Ghi estas tre bona
chashundo. Sen ghi mi tute ne povas iri chasi.
B: Sed mi neniam vidis, ke vi kunportis la hundon en chasado.
A: Kiel vi povas vidi ghin dum mia chasado? Kiam mi iras chasi,
ghi restas hejme por interbabili au televidi kune kun mia edzino,
au akompani shin al butiko. Nur tiam mi povas iri chasi.
Antaukondicho
Johano
malfrue reveninta hejmen renkontis shteliston forlasantan lian hejmon.
Li facile kaptis la shteliston kaj trovis che li oran ringon, diamanton
k.a. ornamajhojn de sia edzino. Johano demandis la shteliston: "Hej,
amiko. Mi ne portos vin al policejo, se vi respondos mian demandon."
"Kian demandon?" "Kiel vi povis enshtelighi en la
dormochambron de mia edzino sen veki shin?"
pliaj
|