Plej
bona metodo
Doktoro
estis ekzamenanta pacienton kaj enkuris flegistino: "La paciento,
kiun vi ekzamenis, falis teren tuj ekster la pordo. Kion fari?"
La doktoro diris: "La plej bona metodo estas turni lin, ke
la aliaj kredu, ke li estas eniranta."
Progreso
de medicino
"Kiel
mi povas bone endormighi?" "Mi konsilas al vi preni antau
enlitigho tason da varma lakto kun dispecigita pomo." "Sed
antau 6 monatoj vi konsilis al mi enlitighi kun malplena stomako."
"Jes, tion mi memoras, estimata sinjorino. Sed poste medicino
havis impetan progreson.""
pliaj
|