Humurajhoj

Shtelisto kaj jughisto

    Jughisto riprochis shteliston: "Vi shtelis ne nur monon, sed ankau brakhorloghon, ringon kaj perlojn." "Jes, via moshto. Sed chu oni ne ofte diras, ke sole mono ne donas felichon?" Kolerighis la jughisto: "Mi funkciis kiel jughisto jam 20 jarojn chi tie kaj vidis vin 17 fojojn en la tribunalo. Chu vi ne hontas pro tio?" "Chu vi ne hontas, ke vi ne promociighis en tiuj 20 jaroj?"

 

Insido de la edzo

Edzino: Kion vi tondis el la jhurnalo?
Edzo: Ies peticion pri eksedzigho. Lia edzino priserchis liajn poshojn.
Edzino: Por kio vi eltondis la peticion?
Edzo: Por meti ghin en mian poshon.


pliaj