Plendo
de operaciito
"Mi
ne povas kompreni, kial tiel faris la hospitalo. Kiam mi kushis
chi tie, iu doktoro diris, ke mi suferas de apendicito, sed alia
insistis, ke mi suferas de galvezika litiazo."
"Do kion oni faris sur vi?"
"Ili vetis per la du flankoj de monero, kaj sekve mia tonsilo
estis detranchita."
.
Dentoprotezo
de elefanto
Sinjorino
diris al direktoro de butiko de artajhoj: "En la lasta semajno
vi vendis al mi skatolon el falsa eburo. Mi petis ekspertizon, kaj
ghi ne estas farita el vera eburo!" "Pardonon, sinjorino.
Se vere, mi pensas, ke tio estas ebla en la nuna epoko kun moderna
scienco. Eble la elefanto havis dentan protezon."
pliaj
|