Humurajhoj

Edzo el la chielo


    Amikinoj ofte admonis Maria: "Vi jam ne estas juna kaj devas edzinighi. Chu vi atendas, ke edzo falos el la chielo?"
    Poste Maria edzinighis, kaj la edzo vere venis de la chielo: Li estas parashutisto - Foje en ekzercado de parashutado li falis en la korton de Maria.

 


Ankau sur mia kolo estas nenio

    La edzo estis sin razanta. La edzino tre deziris, ke la edzo donacu al shi kolieron, kaj flustris malantau la edzo: "Mia kara! Vidu, sur mia kolo estas nenio." La edzo konfuzighis kaj diris palpante sian kolon: "Jes... sed ankau sur mia kolo estas nenio."

 


pliaj