Humurajhoj

Kisu novedzinon


    Pastro prezidis nupton de paro da novgeedzoj, sed ne povis distingi la novedzon kaj novedzinon pro tio, ke ambau havas longajn harojn. Kaj li diris al ili: "Unu el vi bonvolu kisi la novedzinon."


Uzo de portreto



    Iu sinjorino petis pentriston fari por shi portreton kun postulo: "En la pentrajho mi devas porti diamantan kolieron, smeraldajn braceletojn, orajn orelringojn kaj rubenan ornamajhon." "Sed fakte vi ne portas tiujn valorajhojn," serioze diris la pentristo. "Tion vi ne zorgu. Mi havas sufichan motivon por tio: Mi estas malpli sana ol la edzo. Mi timas, ke mi mortos pli frue ol li, kaj li certe baldau edzighos al juna kaj bela virino. Kaj tiu portreto konsternos lin, char li ne povos montri tiujn valorajhojn al la novedzino."

 


pliaj