Unu
mano klakon ne faras
Oni
demandis Tom, kial li ne edzighis, kaj li respondis, ke unu mano
klakon ne faras, ke ne helpas lia sola urgho.
Finfine Tom edzighis kaj la amikoj demandis
lin pri la sento. Lia najbaro haste respondis anstatau li: "Nun
chiutage ni audas manklakadon."
Che
la enirejo de la paradizo
A kaj B renkontighis
che la enirejo de la paradizo.
- Pro kio vi mortis?
- Pro tro malalta temperaturo. Kaj pro kio vi?
- Mi suspektis, ke mia edzino enamighis al alia, kaj foje antautempe
revenis hejmen intencante kapti ilin sur
la lito. Sed tiu bone kashis sin kaj mi ne trovis
lin. En kolero mi mortis pro kormalsano.
- Se vi tiam malfermus vian fridujon, eble ni ambau estus vivaj
nun.
pliaj
|