Ghentilaj
domluanto kaj domluiganto
Domluiganto
diris al la luanto, kiu shuldis pagon dum pluraj monatoj: "Por
montri mian malavarecon, mi duonigu vian shuldon." Kaj la luanto
tuj diris: "Bone. Por esprimi mian dankemon, mi mem nuligos
la duan duonon."
Komparo
Kliento
diris al la mastro de butiko de chapoj: "Tiu chapo kostas 70
dolarojn? Chu vi frenezighis? Tiu sumo estas suficha por acheti
paron da luksaj botoj." "Jes, vi diris prave, sinjoro.
Sed mi ne komprenas, kiel vi portu luksajn botojn sur la kapo,"
diris la butikisto.
|