Humurajhoj

Advokato anstatau mi

    Du homoj malpacighis kaj unu el ili diris: "Mi akuzos vin en la tribunalo!" Kaj la alia diris: "Mi replikos!" "Mi akuzos vin che la plej alta tribunalo!" "Mi replikos!" "Ech en la infero mi akuzos vin!" "Kaj tiam mia advokato anstataue iros tien!"

Fremdlanda rabanto

     Fremdulo estis kaptita che rabo en Novjorko. Kiam oni pridemandis lin, oni trovis, ke li ne povas paroli en la angla lingvo. Oni devis alvenigi interpretiston.

     - Kiel vi povis rabi, neniom komprenante en la angla lingvo?

     - Mi scias nur unu frazon en la angla.

     - Kiu frazo?

     - "Donu vian monon!"

pliaj