Humurajhoj

Formiko kaj elefanto

    Leporo vidis longan vicon da formikoj hastantaj kaj demandis, kien ili rapidas. Unu el la formikoj respondis: "Hierau nia kamarado grave vundis elefanton, kaj nun ni iras por transfuzi sangon al ghi."

 

Felichulo

    Wilson faligis viron motorciklante. Li konsolis la koleran faligiton: "He sinjoro, vi estas felicha, ke hodiau mi havas libertempon kaj veturas motorcikle. Kutime mi veturigas kamionon."

pliaj