Fanfaronema
bankisto
Bankisto
shatas fanfaroni al siaj klientoj, ke li konas multajn famulojn.
Iun matenon iu nekonata eniris en lian kabineton kaj la bankisto
tuj prenis la audilon de la telefono kaj diris: "Bonan matenon,
via ekscelenco. Kio? Hodiau? Pardonon mi petas. Mi havas rendevuon
kun ambasadoro de iu lando. Mi telefonos al vi morgau. Pardonon!"
Demetinte la audilon, li demandis la alveninton: "Kiu vi estas?
Pro kio vi venas?" "Mi estas teknikisto de telekomunika administracio.
Oni diris, ke malfunkcias via telefono, kaj mi venas por ripari..."
Malkomprenema
amatino
Minchjo
transdonis al Fenjo paperslipon kun skribo: "Mi amas vin. Se vi
amas min, redonu al mi la paperslipon. Se ne, jhetu ghin eksteren
tra fenestro." Revenis la paperslipo kun skribo: "La fenestro estas
nemalfermebla."
pliaj
|