Humurajhoj

Entuziasmaj redaktoroj

    Richulo turismis eksterlande kun sia hundeto. Sed perdighis la hundo kaj li hastis al redakcio por anonci rekompencon de dek mil dolaroj por retrovo de la hundo. Vespere li reiris al la redakcio kaj vidis nur pordiston. "Chu vi ne eldonas hodiauan vesperan jhurnalon?" "Jes." "Kial?" "Chiuj redaktoroj estas serchantaj la hundon."

Honesta shtelisto

    Iu venis al pastro kaj konfesis, ke li estas kulpa. La pastro diris, ke chiuj estas kulpaj, kaj demandis tiun, je kio li kulpas. Kaj tiu diris, ke li shtelis bovon, kaj volis donaci ghin al la pastro. La pastro fordankis kaj admonis, ke li redonu la bovon al la mastro. Sed la shtelinto diris, ke li jam iris redoni la bovon, sed la mastro rifuzis. Kaj la pastro diris: "Do vi prenu ghin." Sed vespere, kiam la pastro revenis hejmen, li trovis, ke perdighis lia bovo.

pliaj