Humurajhoj

Gvida hundo

    Dalio estis transironta straton kaj vidis blindulon, kiu volas transiri la straton helpe de hundo. Kiam lumis la verda lampo, la hundo ne iris, sed pisis sur la pantalonon de la mastro. La blindulo elposhigis biskviton kaj donis ghin al la hundo. Dalio miris kaj diris al li: "Se ghi estus la mia, mi certe piedbatus ghian postajhon." Trankvile respondis la blindulo: "Jes. Se mi volas piedbati ghin, mi devas unue trovi ghian kapon."

Paradizo kaj infero

    Tre fidela misiisto forpasis kaj estis metita en la inferon. En la sama tago forpasis busoshoforo en la plansetlejo, sed li eniris en la paradizon. La misiisto ofendighis kaj plendis al Dio: "Ho Dio, vi ne estas justa. Kial mi, fidela al misiado, estis metita en la inferon, sed la shoforo, kiu veturigis malghentile, iris en la paradizon. Chu vi ne rimarkis tion?" Kaj Dio respondis: "Jes, mi rimarkis. Kiam vi predikis, la auskultantoj dormis, dum la pasagheroj de la shoforo chiam serioze preghis al mi, kaj tial...
.

pliaj