Humurajhoj

Kontrabando

    Maljunulo chiutage motorciklis de Kanado en Usonon. Limgardisto miris kaj foje baris lin kun demando: "Kio estas en via dorsosako, kiun vi chiutage portas?" "Sablo!" La policano ne kredis kaj malfermis la sakon kaj trovis, ke en la sako estas nenio alia ol sablo. Post kelke da tagoj li ekzamenis kaj trovis la samon. Li demandis la maljunulon: "Konfesu, chu vi kontrabandas. Mi ne arestos vin, se vi diros veron." "Mi kontrabandas motorciklojn."
.

pliaj