Humurajhoj

Floranta kokino

    Mario gastis che la avino en la kamparo. Foje shi vidis pavon. Shi neniam vidis tian birdon. Pririgardinte kelkan tempon, shi iris al la avino kaj diris: "Anjo, rigardu, floras via kokino!"

 

Malatenta edzo

    Juna sinjoro apatie sidis en vestovendejo, kaj lia edzino estis provanta vestojn. Post 15 minutoj shi eliris post provado de 5 vestoj. Li pririgardis shin kaj diris: "Bone, tre bone. Tiu vesto plej bele sidas sur vi!" "Ho mia kara, mi vestis min ghuste per tiu vesto, kiam mi forlasis la hejmon!"

pliaj