Bravulo
En
cirko oni ludis riskoplenan dresadon de rabobesto: Charmulino havis
bombonon en la busho, kaj leono elshovis la langon kaj elprenis
la bombonon sur shia lango. Post sukcesa ludo la mastro de la cirko
sherce diris al la spektantaro: "Kiu volas provi?" Post
momento viro starighis kun lauta respondo: "Mi ludu la leonon!"
Nerekonebla
konato
Naghotrejnisto
estas gajhumora kaj parolas laute. Foje li butikumis en magazeno
kaj estis salutata de sinjorino. Li hezitis kaj poste rekonis shin
kaj laute kriis: "Ha, estas vi! Mi ne povas rekoni vin, kiam
vi portas vestojn!"
pliaj
|