Humurajhoj

Kialo de maltrankvilo

    Edzino diris al la edzo: "Mi chiam estas maltrankvila, kiam vi forestas for de la hejmo." "Ne maltrankvilu, mia kara. Mi povos reveni en ajna tempo," shin konsolis la edzo. "Ghuste pro tio mi maltrankvilighas," chagrene pensis la edzino.

 

 

Estu komprenema

    S-ro malpurigis sian blankan jakon kaj revenis hejmen en nigra jako de amiko. Che la pordo la hundo bojadis kaj volis sin jheti al li. Li kolerighis kaj prenis bastonon por bati ghin. La edzino baris al li: "Lasu, ne batu ghin." "Damninda! Ghi ne rekonas min." "Ho mia kara, imagu, chu vi povos rekoni vian blankan hundon, se ghi revenos en nigra hararo?"

pliaj