Nombri
ripojn
Dio
kreis Evon el unu el la ripoj de Adamo. Foje Adamo revenis post
kelke da tagoj, kaj Evo kolerighis. "Vi certe amindumas aliajn
virinojn," riprochis Evo. "Estu prudenta," diris
Adamo. "Vi estas unika virino sur la tero." La kverelo
dauris ghis ambau lacighis kaj endormighis. Subite Adamo estis vekita
de tushado sur lia brusto. Li malfermis la okulojn kaj vidis, ke
tion faris Evo. "Ha, kion vi volas?" "Mi nombras
viajn ripojn."
Malkashema
filineto
S-ino
invitis amikojn al mangho hejme. Antau la mangho shi turnis sin
al la 6-jara filineto: "Chu vi volas korifei la antaumanghan
preghon?" Kaj la filino diris: "Mi ne scias, kion mi devas
diri." "Ripetu, kion mi diris antaue." Kaj la filineto
diris kun klinita kapo: "Ho dio, kial mi invitas tiujn al la
mangho en mia hejmo?"
pliaj
|