Bonkora
avo kaj petolulo
Avo
iris sur strato kaj vidis, ke knabeto antau domo staras sur la piedpintoj
por atingi sonorilon. Sed li ne povis pro malalteco. Kaj la avo
aliris kaj karese diris al la knabeto: "Mi helpu vin." Li premis
la sonorilon kaj chesis ghis li konfirmis, ke oni en la domo jam
audis la sonoradon. Tiam la knabeto urghis la avon: "Ni tuj forkuru!"
Unua
sukceso de ginekologia-obstetrika doktoro
Ginekologia-obstetrika
doktoro ekfunkciigis kuracejon. En la unua tago, kiam li finis laboron
kaj revenis hejmen, la edzino demandis: "Kiel vi laboris hodiau?"
"Ne malbone, mi ne povis savi la akushantinon kaj la bebon, sed
mi revivigis la patron de la bebo."
pliaj
|