Humurajhoj

Pastro kaj malrichulo

    Pastro admonis malrichulon kredi je lia religio. Rakontinte pri la paradizo kaj infero, li demandis la malrichulon: "Kion vi preferos post via morto? La paradizon au la inferon?" "Ve, mi atendos. Mi preferos tiun lokon, kie maizfaruno estas pli malkara."

 

Kiu estas azeno

    Paro da geedzoj ofte kverelis. Foje, post akra kverelo la edzo diris: "Kial ni kverelas? Chu ni ne povas akorde tiri la charon de la vivo kiel du chevaloj?" "Tio ne eblas." "Kial?" "Unu el ni estas azeno."

pliaj