Shtelisto
Policano
kaptis shteliston che fresha faro kaj demandis: "Kial vi shtelas
en tiu chi vendejo?" La shtelisto respondis: "Mi loghas
proksime de la vendejo. Kiel vi scias, nun la socio estas en kaoso,
kaj mi ne kuraghas foresti tro longe de mia hejmo."
Ora
monero en kloako
Knabeto
iris al la patro por doni al li tagmanghon. Survoje li vidis, ke
iu estas puriganta kloakon. Li haltis kun scivolemo kaj diris: "Antau
kelke da tagoj mia frato perdis oran moneron chi tie." La laboristo
ekghojis kaj diris kun shajnigita senatento: "Rapidu al via
patro, alie la mangho malvarmighos."
Post
kelka tempo la knabeto revenis kun malplena manghskatolo. Li vidis,
ke la laboristo pene priserchas la kloakon. Vidante la knabeton,
li demandis: "Chu vi estas certa, ke la ora monero falis chi
tie?" "Jes," respondis la knabeto, "mia patro
retrovis ghin en la sekvanta tago."
pliaj
|