Gradoj de febro kaj vino
8-jara
infano eltrinkis botelon da vino kaj la patro diris kolere:
"Vi
ne devas tion fari, mia filo. La vino estas tro forta por vi, ghi
entenas alkoholon je 11 gradoj." "Ne gravas, pachjo, nur
11 gradoj. Mi foje febris je 39 gradoj, kaj mi eltenis."
Filo de advokato
Filo
de advokato malfruighis hejmen kaj najbaro demandis lin:
"Chu via patro batos vin?" "Ne. Mia patro estas advokato.
Se li batos min, mia patrino petos prokraston kaj mia avino faros
apelacion, kaj mi estos senkulpigita."
|