Humurajhoj

Kolera hundo

    La mastro de vestovendejo rimarkis, ke komizo havas bandaghon sur la mano. Antau ol li demandis pri la kialo, la komizo informis lin, ke li jam vendis la malbelegan veston, kiu longe restis en la vendejo. "Bonege. Ghi estis la plej malbela vesto en nia vendejo, kaj mi pensis, ke ni ne povis vendi ghin. Ho jes, kio al via mano?" "Nenio grava," diris la komizo. "Kiam mi sukcesis vendi la veston, lia gvidhundo forte mordis mian manon."

 

Konkubino

    Artisto, advokato kaj komputoristo estis en diskuto pri valoro de konkubino. La artisto diris: "Renkontighante kun konkubino, mi trovighas en timo, ke tio skandalos min kaj el tio estighos forta ekscito kaj skuo." La advokato diris: "Konkubino kauzos al la kompano memriprochon, eksedzighon, skandalon kaj tro da ghenajhoj." Kaj la komputoristo diris: "Tio estas la plej ekscita afero, kiun mi spertis. Mia edzino pensas, ke mi kunestas kun mia konkubino, kaj mia konkubino pensas, ke mi kunestas kun mia edzino, kaj mi povas kunesti kun mia komputoro la tutan nokton."

pliaj