Humurajhoj

Rimarkigo

    Iu eliris el vendejo kaj trovis, ke lia auto en parkejo estis kavigita je unu flanko kaj sub la glacovishilo estis slipo kun skribo: "Kiam mi estis skribanta sur tiu chi papero, dek homoj rigardis min chirkaue opiniante, ke mi estas skribanta miajn nomon, telefonnumeron kaj nomon de asekura kompanio, sed fakte tion mi ne faris."

 

Vestolavejo

     Tuj sub la loghejo de s-ro Zhang estas nova vestolavejo. Foje li iris al la mastro de la lavejo kaj demandis en kolero: "Jen via fanfaronata laboro." Li jhetis dikan shnuron sur la tablon. La mastro rigardis kaj diris: "Jes, ghi estas tre bona shnuro." "Shnuro?" mughis s-ro Zhang. "Ghi estis littuko, kiun vi lavis por mi!"

pliaj