Helpvoko
Dronanto
malespere kriis al viro preterpasanta sur la bordo: "Helpu,
helpu, mi ne scias naghi!" "Kio kriinda! Ankau mi ne scias
naghi, sed mi neniam kriegas kiel vi!" laute respondis la preterpasanto.
Malsama
prezo
En
kafejo en Parizo skoto demandis prezon de taso da brando. "Du
frankojn por trinko sur balkono," diris kelnero, "sed
vi pagos unu kaj duonan frankojn, se vi trinkos che la bufedo."
Post pripenso la skoto demandis: "Kiom do, se mi trinkos che
la bufedo starante sur unu piedo?"
|