Humurajhoj

Konfuza transdiro

    Dommastrino revenis hejmen kun achetita porka lango. Kiam shi estis puriganta la chambron en la supra etagho, shi diris al la fileto leganta malsupre: "Se viandisto venas pro mono, prenu 2 dolarojn el mia monujo kaj donu al li."

    Post nelonge venis pastro, kaj la fileto diris al la patrino: "Panjo, iu venis." Kaj shi diris: "Donu al li 2 dolarojn kaj diru al li, ke mi ne shatas lian langon."

Nomumo

    Edzino: Mi volis nomi mian hundeton Byron, sed la patrino diris, ke tio humiligos la poeton. Kaj mi decidis nomi ghin per via nomo, sed la patrino malkonsentis.

    Edzo: Kiel afabla estas via patrino.

    Edzino: Shi diris, ke tio humiligos la hundeton.