Militista
hejmo
Jack
estas tipa militisto. Ankau lia hejmo odoras militiste. Sur la pordo
de la kuirejo legighas la vorto "Manghejo". Sur tiu de
salono "Kunvenejo". Sur tiu de la dormochambro de la filo
"Dormejo de soldatoj", kaj sur tiu de la filino "Dormejo
de soldatinoj". Oni pensis, ke sur tiu de la dormochambro de
la geedza paro certe legighas la vorto "Komandejo", sed
ekster la atendo tie legighas la vorto "Kulturejo de rekturoj".
Sableroj
Paro
da novgeedzoj ameme sidis sur strando. La edzino kaptis plenmanon
da sablo kaj diris al la edzo: "Strange, kiom firme mi tenas
ghin, la sableroj chiam tralikighas el la fendoj kaj fine restas
nur iomete." La edzo diris: "Ho, mia kara, en tiu bela
momento ne menciu mian povran salajron!"
pliaj
|