"Pachjo!"
Matene
de semajnofino, kiam mia edzo ankorau dormas en la lito, lia amiko
Tony venis viziti lin. Mi diris al mia 3-jara filino: "Iru
kaj voku la patron." La knabineto gape rigardis min kaj, hezitinte
momenton, alproksimighis al Tony kaj timeme vokis: "Pachjo!"
Konkurso
pri fanfarono
Du
homoj fanfaronis. A diris: "Antau nelonge ni inventis mashinon.
Se oni irigas vivajn porkojn tra unu ekstremo de la mashino, bongustaj
kolbasoj fluas el ghia alia ekstremo."
B
diris: "Nenio mirinda estas! Che ni tia mashino jam renovighis
teknike. Se la elfluintaj kolbasoj ne plachas al vi, oni povas reirigi
la kolbasojn kaj la vivaj porkoj elkuras el la alia ekstremo."
pliaj
|