Por
dungigho
Jack
volas dungighi kiel gardisto de drinkejo. Oficisto demandis lin:
"Chu vi iam estis gardisto?"
"Sendube!" respondis Jack.
Li rigardis chirkauen kaj vidis ebrian viron
preterpasantan. Li tuj kaptis la ebriulon kaj piedfrapis lin eksteren
de la domo. Li faris tion kaj fiere demandis la oficiston: "Chu
mi povus interparoli kun la direktoro?" "Ho, vi devas
atendi momenton, char li estis piedfrapita de vi kaj nun estas eksterdome."
Atendu
minuton
Iu
demandis la dion:
"Ho, mia dio granda. Kion signifas
lau vi mil jaroj?"
"Unu minuton," respondis la dio.
"Ho, la chiopova dio, kion signifas
en viaj okuloj dekmil oraj moneroj?"
"Malgrandan moneron."
"Ho, bonkora dio, do donu al mi la
moneron!"
"Ho, mia infano povra, atendu minuton!"
pliaj
|