Reakcio
al la admono de abstino
Oratoro
laute parolis en drinkejo: "Kiu en via loko ests la plej richa?
La mastro de la drinkejo! Kiu en via loko havas la plej vastan loghejon?
La mastro de la drinkejo! Kiu en via loko portas la plej bonajn
vestojn? La mastro de la drinkejo! Sed kiel li gajnis tiom multe
da mono? De vi chiuj!¡"
Post
kelke da tagoj la oratoro renkontis viron, kiu multe admiris lian
oratoradon. La oratoro montris kontentan rideton kaj demandis: "Shajne
vi jam abstinas de alkoholo." "Ne. Mi malfermis novan
drinkejon!"
Iri
al la paradizo
Pastro
venis al drinkanto en drinkejo kaj demandis lin: "Frato, chu
vi volas iri al la paradizo?" "Jes, mia pastro."
"Do bonvole tuj foriru." La pastro venis al alia kaj ripetis
la demandon. Kaj tiu respondis la samon kaj estis petita tuj foriri.
La pastro venis al la tria viro kaj demandis: "Chu vi ne volas
iri al paradizo post via morto?" "Kompreneble mi volas,
kaj mi pensas, ke nun vi alvokas al la paradizo!"
pliaj
|