Monahhino
kaj alkoholo
Maljuna
drinkemulo eniranta en bufedejon estis admonata de monahhino: "Alkoholo
estas fonto de krimo kaj pereo, drinkado poluos viajn korpon kaj
animon. Tenu vin fore de alkoholo!" La drinkemulo demandis
rigardante la monahhinon: "Kiel vi scias malutilon de drinkado?"
La monahhino eklevis la shultrojn. La drinkemulo refoje demandis:
"Chu vi neniam drinkis?" "Neniam." "Do
ni kune eniru. Mi regalos vin, kaj vi scios, ke alkoholo ne estas
malbona." Post momenta medito la monahhino konsentis: "Do
mi provu. Sed mi ne eniros, alie oni miskomprenos min. Alportu tason
da vino al mi. Prenu paperan tason."
La
drinkemulo eniris kaj diris al la kelnero: "Du tasojn da viskio,
kaj unu estu papera." Kaj la kelnero tuj murmuris: "Certe
atendas la monahhino."
Teruro
Pastro
unuafoje fluganta falis en timon. Stevardino rimarkis kaj konsolis
lin: "Via vizagho estas pala, shajne alkoholo helpos vin trankvilighi."
La
pastro klinis la kapon al la fenestro, ekrigardis eksteren kaj diris:
"Dankon pro via afableco, sed nun estas jam tre proksime al
la sidejo de la eklezio."
pliaj
|